2010-08-10
 Wen Jiabao vizitas nuklean fizikiston He Zehui. |
Antaǔ kelkaj tagoj ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis sciencistojn He Zehui, Wu Wenjun, Zhu Guangya kaj Wang Daheng, kiuj faris gravan kontribuon por ĉina disvolviĝo de sciencoj kaj teknologioj kaj ĉina moderniga konstruado. Li prezentis al ili florojn kaj esprimis al ili profundan saluton kaj korajn bondezirojn.
Wen Jiabao multfoje emfazis, ke oni devas respekti sciojn kaj talentulojn, kaj amikiĝi kun sciencistoj. Viziti veteranajn sciencistojn ĉiujare jam fariĝis lia kutimo post lia ĉefministriĝo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|