Ĉina scienca ekspedicio de la Norda Poluso decidis “longperiodan glacian stacion”
2010-08-10
Scienca ekspedicio starigas la nacian flagon sur glacio.
En la 8-a de aŭgusto la kvara ĉina scienca ekspedicio de la Norda Poluso trovis grandan kaj relative fiksan glacian blokon en la Arkta Oceano (86° 55' N, 178°53'U). La ekspedicio konstruos tie “longperiodan glacian stacion” por ĉirkaŭ 15-taga ĉionampleksa eksplorado.