Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Dek gazetoj
2010-08-10

    En 2008 en la revuo La Ondo de Esperanto aperis ĉiumonata rubriko Nia Trezoro. Ĉi tiu rubriko estas kleriga: ĝi celas doni al tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Esperanto. Dum la unua jaro en Nia Trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En 2010 Sezonoj kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio eldonis ĉi tiujn tekstojn sub la komuna titolo Dek librojn. Por la libroforma eldono la aŭtoroj korektis siajn tekstojn.

 

    La 40-paĝa libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj Esperanto-libroservoj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe niaj reprezentantoj en Kaŭno, Vilno, Olsztyn kaj Moskvo.

 

    Pri la libro:

   

    Dek libroj: Artikolaro / Kompilis Aleksander Korĵenkov. - Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2010. - 32 paĝoj; 500 ekzempleroj. - (Serio Nia Trezoro; №1).

 

    ISBN 978-609-95087-2-6

 

    © Tekstoj, la aŭtoroj, 2008, 2010.

 

    © Kompilado kaj aranĝo, Sezonoj, 2010.

 

    Enhavtabelo:

 

    Aleksander Korĵenkov. La Unua Libro

 

    Halina Gorecka. Fundamenta Krestomatio

 

    Andreas Künzli. Fundamento de Esperanto

 

    Halina Gorecka. PV... PIV... NPIV...

 

    Reinhard Haupenthal. Parnasa Gvidlibro

 

    Andreas Künzli. Enciklopedio de Esperanto

 

    Carlo Minnaja. Plena (Analiza) Gramatiko de Esperanto

 

    Halina Gorecka. Esperanta Antologio

 

    Andreas Künzli. Esperanto en Perspektivo

 

    Reinhard Haupenthal. Plena verkaro de L.L. Zamenhof

 

(el (http://www.esperanto.org))

Redaktoro: Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng