Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĝemelurba projekto: La 5-a renkontiĝo de junuloj el Góra (PL) kaj Herzberg am Harz (DE)
2010-08-10

    La grupo el 12-17-jaraj Esperanto-lernantoj kun instruistinoj el la pola ĝemelurbo venis al Herzberg/Sieber kaj partoprenis kun samaĝaj germanaj lernejanoj en la jam tradicia Somera Arbara Lernejo. La unu-semajna programo enhavis antaŭtagmezan intensan lingvolernadon en la du grupoj (komencantoj kun Zsófia Kóródy, Esperanto-parolantoj kun André Müller), dum la posttagmezoj okazis ludoj, babilado, ekskursoj (al la Harz-montaro, Goslar), vizito al kinejo, banejo kaj multe da komunaj aktivecoj.

 

    La belaj travivaĵoj, la bona etoso, vesperaj distraj programeroj dum tiu tutsemajna kunestado restos neforgeseblaj kaj pruvas, ke eblas kaj indas organizi tiajn renkontojn, kie Esperanto aperas kiel taŭga komunikilo kaj perilo de amikeco.

 

    Jen la tutsemajna programo (.pdf). Belajn fotojn vi trovas en nia albumo.

 

 
Zamenhof certe ĝojis vidi la gajan Esperanto-junularon.
 


Akcepto kun donacetoj por SALO-5 partoprenantoj en la urbodomo 

 


Granda flago kaj la vicurbestro de Herzberg salutas la ĝemelurban delegacion antaŭ la urbodomo. 

 


Urborigardado en Goslar (historia urbo de la Monda Kulturajheredaĵo) 

 


Jen niaj desegnaĵoj pri la familio 

 


Babilado dum manlaboro, kreado de donacetoj 

 


Rostadfesto en la arbaro kun vizito de gepatroj, parencoj, gastoj, ekz. Gian Carlo Fighiera el Italio

 


Dancado, muziko, prezentadoj plibeligis eĉ la pluvajn vesperojn. 

 


Vizito al Interkultura Centro Herzberg: biblioteko, organiza centro

 


Naskiĝtaga festo kaj donacetoj por Michaela dum la adiaŭa vespero 

 

(el Esperanto-Urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng