Inaŭguriĝis en Lijiang la 3-a Monda Forumo pri Kultura Turismo
2010-08-11
La 9-an de aŭgusto en Lijiang de Yunnan-provinco inaŭguriĝis la 3-a Monda Forumo pri Kultura Turismo, en kiu ĉeestis el 16 landoj ambasadoroj, ŝtatoficistoj, specialistoj pri turismo, entreprenistoj, kleruloj kaj elitoj en komunikado. Ili faris dialogon pri tendenco kaj internacia vendado de kultura turismo, malaltkarba ekonomio, turisma arta prezentado, turisma festado k.a.