2010-08-12 Je la Internacia Junulara Tago la 12-an de aŭgusto 2010 komenciĝos la Internacia Jaro de la Junularo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj. Diference de aliaj temaj jaroj ĝi do ne koincidas kun kalendara jaro. La Estraro de UEA decidis, ke la temo de la 96-a UK de Esperanto en Kopenhago (23-30 julio 2011) rilatos al la Internacia Jaro de la Junularo. Jen materialo de UN pri la celoj de la Jaro.
La Internacia Jaro de la Junularo, komenciĝante per la ĉiujara Junulara Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 12 aŭgusto 2010, festas kaj prilumas la gravecon de gejunuloj ĉirkaŭ la mondo. La kontribuoj de la junularo al la Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC) estas fundamentaj por ilia sukceso, kaj Junularaj Konferencoj kunlabore kun Unuiĝintaj Nacioj respegulas la rolon, kiun gejunuloj ludas por la atingo de evoluo. La junularo estas la estonteco de UN kaj la estonteco de la tuta procedo de evoluo. Aranĝoj kunlige kun la jaro celas igi gejunulojn pli videblaj en la tagordo de internacia evoluigo.
Kun celo ekkapti la energion, imagopovon kaj iniciatemon de la monda junularo en venkado de la defioj, kiujn la homaro frontas, ekde fortigo de la paco ĝis progresigo de ekonomia evoluo, Unuiĝintaj Nacioj proklamis la Internacian Jaron de la Junularo, kiu komenciĝos je la Internacia Junulara Tago la 12-an de aŭgusto 2010, kun la temo "Dialogo kaj Reciproka Kompreno". La Ĝenerala Asembleo elektis tiun temon pro sia alta takso de la valoro de dialogo inter gejunuloj el diversaj kulturoj kaj homoj el diversaj generacioj.
"Gejunuloj konsistigas la plej gravan kapitalon en la monda historio por ŝanĝi la estontecon de la homaro", deklaris kunlaborantoj en la kampanjo de la Internacia Jaro de la Junularo.
"Okaze de la Internacia Junulara Tago, ni renovigu nian promeson subteni gejunulojn en ties evoluo", emfazis la Ĝenerala Sekretario Ban Ki-Moon en la Festado de la Junulara Tago en 2009." Ili meritas nian plenan sindediĉon - aliron al edukado, adekvatajn sanservojn, dungajn eblecojn, financajn servojn kaj plenan partoprenon en la publika vivo", li diris.
Oni celas per la Jaro kuraĝigi gejunulojn sin dediĉi al subteno de progreso, inkluzive atingon de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, kiuj celas plibonigi la vivojn de la tuta homaro per tranĉo de ekstrema malriĉeco kaj malsato, redukto de patrina kaj infana mortado, plibonigo de aliro al edukado kaj sanservoj, kune kun aliaj pli specifaj celoj, ĝis la jaro 2015.
Junularo kaj la JEC
Popolnombraj statistikoj montras, ke nuntempe 1,7 miliardoj da homoj - pli ol unu kvarono de la sesmiliarda enloĝantaro de la mondo - aĝas inter 10 kaj 24 jaroj, tiel ke tiu ĉi grupo de gejunuloj formas la plej grandan nombron de alirantoj al adoltiĝo iam ajn konatan, kaj la plej subreprezentatan elementon de la monda enloĝantaro.
En reta konsultado kun pli ol 350 gejunuloj pri evoluigo, plej multaj respondantoj diris, ke ili scias nenion aŭ preskaŭ nenion pri la JEC. Ili ankaŭ substrekis, ke ili ne havas aliron al adekvataj rimedoj por ties efektivigo; petataj iloj inkluzivis aliron al la reto, aliron kaj trejnadon rilate al informkomunikaj teknologioj (IKT), trejnadon pri komerco kaj civitana edukado, interŝanĝon de informoj, kaj precipe instigadon, financadon kaj rimedojn de registaroj kaj institucioj.
La Internacia Jaro de la Junularo, kaj la temo antaŭenigi dialogon inter gejunuloj kaj kun la mondo, tiras nian atenton al tiuj ĉi bezonoj. Restas nur kvin jaroj ĝis la limdato starigita de la internacia komunumo por atingi la evoluigajn celojn interkonsentitajn en la jaro 2000.
Konsiderante tion, kaj la fakton, ke ni havas tiel grandan junularan enloĝantaron en la mondo, oni rekonas, ke junulare orientita fokuso sur la celoj estas bezonata kaj esenca al la klopodoj efike progresi laŭ perspektiva bazo. La junularo estas la estonteco.
Festoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉirkaŭ la mondo
Oni festos la Internacian Junularan Tagon la 12-an de aŭgusto 2010 en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko per tutmonda lanĉado de la Internacia Jaro de la Junularo. Komence de septembro oni malfermos al la publiko foto-ekspozicion kun titolo "Videblaj Voĉoj - Junularaj Perspektivoj pri Mondaj Demandoj" en la akceptejo por vizitantoj ĉe UN.
La Inter-agenteja Reto pri Junulara Evoluigo de UN kunordigas la agadon de la Jaro, kaj la Junulara Programo de UN gvidata de la Fako pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj ludas gvidan rolon en tiuj ĉi klopodoj, strebante al pliefikigo per fortigado de kunlaboro kaj interŝanĝoj inter ĉiuj elementoj de UN, kiuj okupiĝas pri la junularo. La Kadra Aliro de UN al la Internacia Jaro de la Junularo estis akceptita en februaro 2010 por liveri konkretan kadron por la agado kaj fiksi strategiajn celojn. La Kadro elstarigas la neceson krei konsciiĝon per intensigo de sindediĉo al la junularo kaj investado en ĝi, per mobilizo kaj engaĝo de la junularo per pli granda junulara partopreno kaj partnerecoj, kaj per kunligado kaj konstruo de pontoj por plifortigi interkulturan komprenon inter gejunuloj.
Ankaŭ la Programo de UN pri la Junularo organizas agadon por engaĝi gejunulojn, inkluzive konsultadon per Facebook, kie gejunuloj jam kontribuis preskaŭ 500 sugestojn por la slogano de la jaro, "Nia Jaro. Nia Voĉo". Ĉiumonate okazas retaj konsultadoj pri temoj ligitaj al la Jaro kaj oni metas kontribuojn en la monatan elektronikan novaĵleteron de la Programo de UN pri la Junularo, "Youth Flash", "Junulara Ekbrilo".
Ĉirkaŭ la mondo, daŭros la festoj, inkluzive de la 5-a Monda Junulara Kongreso en Turkio, la Unua Junulara Olimpiko en Singapuro, kaj la Monda Junulara Konferenco en Meksiko. Gejunuloj organizas ankaŭ lokajn kaj regionajn aranĝojn kiel okazojn por diskuti kaj pripensi la rolon de gejunuloj en la atingo de evoluo, kun speciala emfazo al la JEC.
En la Internacia Jaro temas pri antaŭenigo de plena kaj efika partopreno de la junularo en ĉiuj aspektoj de la socio. Ĉiuj sektoroj de la socio estas instigataj labori partnere kun la junularo kaj junularaj organizaĵoj por pli bone kompreni iliajn bezonojn kaj preokupojn kaj por rekoni la kontribuojn, kiujn ili kapablas fari al la socio.
La progreso farita en tiu ĉi jaro formos fundamenton por plia laboro en junulara evoluigo, inkluzive realigon de la Monda Programo de Agado por Junularo kaj la atingon de la JEC.
(el (http://www.uea.org))
Redaktoro: Li Jianhua |