Ĉinio sukcese pafis "telesensan sateliton n. 10” en antaŭfiksitan orbiton
2010-08-12
La 10-an de aŭgusto en laTaiyuan-a Satelito-senda Centro Ĉinio sukcese pafis “telesensan sateliton n. 10” en antaŭfiksitan orbiton per transporta raketo “Changzheng 4-C”.
La satelito ĉi-foje elsendita estas uzata ĉefe por sciencaj eksperimentoj, ĝenerala esplorado de teritoriaj resursoj, takso de la produktokvanto de agrikulturaj plantoj, preventado kaj reduktado de naturaj katastrofoj.