2010-08-12 De la 10-a ĝis la 12-a de septembro, 2010, okazos en Ĉinio la 4-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto, kaj samtempe ankaŭ la 3-a Internacia Foto-konkurso de Esperanto sur la reto. La fotoj por la konkurso temas pri Esperanto-agadoj, vidindaĵoj de diversaj landoj, naciaj moroj kaj folkloroj...
Ĉiuj fotistoj kaj amatoroj el la tuta mondo povas ĝin partopreni surrete kaj sendi maksimume kvin fotojn en pli ol 300 rastrumeroj aŭ serion da fotoj (maksimume el ses fotoj) antaŭ la 30-a de aŭgusto 2010 al la retadresoj de LKK: semio@tom.com kaj verdalimo@126.com.
La unu nura unua premio estos pokalo kaj atestilo de LKK, kaj la premiito estos senpage invitita al la venonta festivalo. La tri duaj -- pokalo kaj atestilo de LKK kaj la kvin triaj -- atestilo de LKK.
En la festivalo LKK okazigos la internacian foto-konkurson, kies juĝantoj estos LKK-anoj kaj reprezentantoj el la partoprenantoj de la festivalo.
La elektitaj fotoj estos aperigotaj en la festivalo-libro, ekspoziciotaj en la Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj konservotaj en la instituto.
(Kontribuo de Sun Mingxiao el Zaozhuang)
Redaktoro: Wang Lihua
|