2010-08-12
 Ronald J. Glossop instruas Esperanton al infanoj de Baiyangshujie-lernejo. |
|
 Jeong-Yeol Jang (maldekstre) kaj Jano Klark kantas en arta vespero. |
|
 Reta babilado per skajpo |
La 11an de aǔgusto fermiĝis la 10-taga seminario de ĉina sekcio de ILEI en Taiyuan. Aliĝis 59 personoj el 5 landoj, inkluzive de du personoj, kiuj ne povis fizike partopreni sed subtenis ĝin finance kaj morale. Pli malpli 10 enlandaj esperantistoj rete ĉeestis la seminarion.
En fakkunsido s-rino Gong Xiaofeng, prezidanto de la ĉina sekcio de ILEI, faris laborraporton de ĉina sekcio de ILEI, kaj anoncis, ke de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 en Tianjin okazos la venonta seminario de la sekcio kaj samtempe okazos la 1-a seminario de ĉina, japana kaj korea sekcioj de ILEI. La kunsido ankaŭ elektis Liu Baoguo vicprezidanto kaj sekretario de ĉina sekcio de ILEI, Zou Jin kasisto, Cui Jiayou kaj Xiong Hui redaktoroj de ĝia revuo. La kunsido planas, ke la sekcio starigos retpaĝaron kaj revuon, kaj kreskigos ĝiajn membrojn.
Dum la seminario okazis 4 kursoj por infanoj, gestudentoj, komencantoj kaj pregresantoj, 13 prelegoj pri edukado kaj E-metodoj, 4 raportoj pri E-instruado en ĉinaj kaj japanaj lernejoj, 2 demonstraj kursoj, konigo de internacia ekzameno de Esperanto, interkona vespero, amuza vespero, arta vespero, ekskursoj, reta prelego, reta babilado per skajpo, reta transsendo de la seminario.
En la publika prelego al la socio, pli ol 100 lokaj interesitoj, gepatroj de infanoj ĉeestis. 6 eksterlandaj kaj 1 ĉina instruistoj faris paroladojn pri lingvoj.
Sendis al la seminario gratul-mesaĝojn s-ro Stefano, prezidanto de ILEI, s-ino Mirejo, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono kaj svisa sekcio de ILEI, s-ro LEE Jung-kee, sekciestro de ILEI-Koreio, kaj multaj enlandaj E-asocioj kaj organizoj.
Post la seminario Gong Xiaofeng, Jeong-Yeol Jang el suda Koreio kaj Ronald J. Glossop el Usono vizitis ĈEL kaj la redakcion de reta El Popola Ĉinio en Pekino.
(raportis Liu Zijia)
|