Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Tago de la Sud-Afrika Pavilono: Celebro de Sud-Afrika Virina Tago en ŜME
2010-08-16

de LI HUIZI

 

    La 9-an de aŭgusto Sud-Afriko, lando ĉe la suda ekstremo de afrika kontinento, havis sian pavilonan tagon en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Tiu ĉi tago estas ankaŭ la Virina Tago de Sud-Afriko.

 

    Sinjorino Baleka Mbete, eksvicprezidento de la Respubliko de Sud-Afriko kaj prezidanto de Afrika Nacia Kongreso, gvidante delegacion, kies pli ol duono de la membroj estas virinoj, ĉeestis la aktivecojn de la Tago de la Sud-Afrika Pavilono.

 


Prezidanto de Afrika Nacia Kongreso Baleka Mbete faras paroladon en la Tago de la Sud-Afrika Pavilono.

 

    “Hodiaŭ la tago havas duoblan signifon por Sud-Afriko. Unue hodiaŭ estas la Tago de la Sud-Afrika Pavilono de ŜME. Hodiaŭ estas ankaŭ la Virina Tago de Sud-Afriko. Nun la Virina Tago estas jam landa festo de Sud-Afriko,” ŝi diris.

 

    Ŝi diris, ke la tago, la 9-a de aŭgusto, estas eksterordinara por Sud-Afriko. La Virina Tago de Sud-Afriko komenciĝis en la jaro 1956, de kiam Sud-Afriko fariĝis vere demokratia lando. En la pasintaj 50 jaroj la socia pozicio de virinoj multe ŝanĝiĝis. “Pro relative bona edukado, virinoj povas sin disvolvi al pli alta nivelo. Ili povas fariĝi gvidantoj de komunumo, socio kaj eĉ mondo por kontribui pli multe al la socio. Tio estas videbla el la konsisto de la delegacio de Sud-Afriko.”

 

    Baleka Mbete alte taksis la sukcesojn akiritajn de Ĉinio en kono de virina rolo kaj levo de la socia pozicio de virino. Ŝi diris, ke ĉinaj virinoj dum longa tempo ludis gravajn rolojn en ĉiuj kampoj: el ili estas superaj ŝtatoficistoj, edukistoj k.t.p. Ili kondukas la socian disvolviĝon. Tio estas evidenta por ĉiuj.

 

    “Kiam ni pripensis pri la temo de ŜME - ‘Urbo, pli bela vivo’, ni rimarkis la gravajn rolojn kaj gvidojn luditajn de virinoj,” diris Baleka Mbete.

 

    Pere de la ŝanco de la Tago de la Sud-Afrika Pavilono de ŜME, ŝi dankis ĉiujn sud-afrikajn virinojn, patrinojn, edzinojn, fratinojn kaj filinojn. Ŝi dankis ilin pro ilia senĉesa penado por la rajtoj por bone vivi en Sud-Afriko. Samtempe, ŝi dankis al Ŝanhaja Monda Ekspozicio pro la ŝanco donita de ŜME al Sud-Afriko konigi sian historion.

 

    “Nun estas la tempo por Sud-Afriko prezenti, kiu ni estas. Ni estas fieraj pri ni mem,” diris Baleka Mbete.

 


Sud-Afrikaj aktoroj ludas en la aktiveco de la Tago de la Sud-Afrika Pavilono. 

 

    En la aktivecoj de la Tago de la Sud-Afrika Pavilono, artistoj el Sud-Afriko prezentis fervorajn kanton kaj dancon, kiuj prikantis Sud-Afrikon. Ili petis ĉiujn kanti por Sud-Afriko. (图2)

 

    La Sud-Afrika Pavilono troviĝas en la zono C de ŜME en la sudo de la Komuna Pavilono de Afriko. Ĝi areas 2 000 kvadratajn metrojn. La Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas ankaŭ la monda ekspozicio, en kiu Sud-Afriko plejmulte sin enmetis kompare kun aliaj mondaj ekspozicioj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng