2010-08-16
 La nacia flago duonhisita sur Tian’anmen-placo |
|
 Funebro en Zhouqu |
La 15-an de aŭgusto por esprimi funebron al viktimoj de koto-ŝtona fluego en Zhouqu, okazis tutlanda funebro, dum kiu la nacia flago estis duonhisita en la tuta lando kaj ĉe ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en fremdaj landoj kaj publika amuzado suspendiĝis.
Tio estas la tria tutlanda funebro post la fortegaj tertremoj okazintaj en Wenchuan kaj Yushu. Hu Jintao kaj aliaj ŝtataj gvidantoj kune kun popolanoj de diversaj naciecoj kun profunda malĝojo funebris pro viktimoj de la fortega koto-ŝtona fluo en Zhouqu.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|