La 13-an de aŭgusto, honora prezidanto de Ĉina Kuomintango Lien Chan intervidiĝis kun Shao Qiwei (maldekstre), prezidanto de Ambaŭborda Turisma Interŝanĝa Asocio de Ĉina Ĉeftero (ATIAĈĈ), kaj la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri disvolvo de ambaŭborda turismo. Shao Qiwei kun la delegacio de ATIAĈĈ venis al Taibei por ĉeesti tie la 5-an Turisman Ekspozicion de Ambaŭbordo de Taiwan-Markolo.