2010-08-16
La 11-an de aǔgusto Yan Yiming, volontulino de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio el la Ŝanhaja Jiaotong-Universitato, faris 100 kartojn kun foto fotita de ŝi mem dum instruado en Zhouqu de Gansu-provinco. En la karto ŝi aldonis specialan rimarkigon por mondonaco al la lokoj trafitaj de koto-ŝtona fluo en Zhouqu. Tiutage ŝi disdonis pli ol 50 kartojn al volontuloj de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Per tio ŝi deziras kolekti pli da mono por Zhouqu inter la volontuloj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin |