2010-08-16
 La 28-an de julio Koreio kaj Usono finis siajn 4-tagajn militajn manovrojn en la Japana Maro. |
|
 La aviadilŝipo George Washington de la Usona Mararmeo partoprenis en la militaj manovroj kune faritaj de Usono kaj Koreio en la Japana Maro en julio. |
De la 16-a ĝis la 26-a de aŭgusto Usono kaj Koreio kune faras militajn manovrojn en la Japana Maro, oriente de Koreio kaj la Flava Maro, okcidente de ĝi. Tio estas la duaj militaj manovroj de la du landoj en malpli ol unu monato.
La 15-an de aŭgusto proparolanto de la ĝenerala stabo de la Korea Popola Armeo diris en Pyongyang, ke la armeo kaj popolo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) aplikos “la plej severajn militajn rimedojn” kontraŭ la militaj manovroj kune farotaj de Koreio kaj Usono.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua
|