Ĉiuj rondoj de Makao monoferis por helpi regionon trafitan de koto-ŝtona fluo
2010-08-16
La 11-an de aŭgusto, Makaa Sindikata Federacio kaj la Asocio de Revenintaj Transmaraj Ĉinoj de Makao respektive mondonacis 300 mil kaj 200 mil Makaajn juanojn al la Ruĝa Kruco de Makao por helpi popolanojn en Zhouqu, regiono trafita de koto-ŝtona fluo.
Ĝis tiu tago, la Ruĝa Kruco de Makao ricevis 1.3673 milionojn da Makaaj juanoj oferitajn por helpi Zhouqu.