2010-08-16 de TAO MING
 Volontuloj algluas afiŝojn pri preventado de epidemioj en popolaj loĝejoj. |
|
 Juna volontulo disdonas al pasantoj paperon pri preventado de epidemioj. |
|
 Oficiroj kaj soldatoj de kontraŭkemia korpuso el milita regiono de Lanzhou ŝprucigas desinfektaĵon en lokoj trafitaj de koto-ŝtona fluo. |
La 11-an de aŭgusto en la laboro kontraŭ fortega koto-ŝtona fluo en Zhouqu, Gansu de Ĉinio, grandskala kaj profesia kontraŭepidemia laboro jam estis komplete disvolvita. La ĉefa atento de medicinistoj ŝanĝiĝis de savado kaj kuracado al kontraŭepidemia laboro. Nun estas pli ol 200 homoj, kiuj laboras por preventi la epidemiojn en la lokoj, trafitaj de la katastrofo. Ankaŭ granda nombro da junaj volontuloj aliĝis al la vicoj por diskonigo de scioj kontraŭ epidemioj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi
|