Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Direktoro de la Omana Pavilono: Por prezenti la disvolvan trajton de urboj kaj akceli la ekonomiajn kaj komercajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Omano
2010-08-16

de YANG YIREN

 


La Omana Pavilono 

 


Eksponaĵoj en la pavilono

 

    Khalid, direktoro de la Omana Pavilono, diris intervjuate: “La temo de ŜME ‘Bela urbo, bela vivo’ enkorpigis la koncepton de Omano pri daŭrigebla disvolvo .”

 

    La Omana Pavilono en formo de araba velŝipo situante en la Zono A de la ĝardeno de ŜME konsistas el konstruaĵoj, trapasejoj, plantaĵ-kultura sistemo k.s. La pavilono dividiĝis en tri eksponejoj: La unua eksponejo prezentas diversajn geomorfologiajn kaj naturajn pejzaĝojn - de la senviva dezerto al la malproksima montaro, de bela maro al la mirindaj subtropikaj pejzaĝoj de Dhofar suda regiono de la lando, la eksponado per legendoj el la famaj arabaj popolrakontoj La Mil kaj Unu Noktoj rememorigas la pli ol mil-jaran amikecan interkomunikadon inter Ĉinio kaj Omano; la dua eksponejo temas pri kulturaj kaj sociaj heredaĵoj, tie oni povas koni la akumuliĝon de tradicia kulturo de Omano. La tria eksponejo prezentas, kiel omananoj realigis la daŭrigeblan utiligon de riĉfontoj kaj kiel ili harmonie kunestis kun la naturo, kaj kondukas la vizitantojn en la pripensado pri la estonteco kaj al la fino de sia vizito de la pavilono.

 

    Khalid diris, ke la vizitantoj povas rigardi la tre diversajn geomorofologiajn aspektojn de Omano kaj kiel oni faras argilaĵojn, lignoskulptaĵojn, kaj per kio oni ekkonas kulturojn kaj morojn tute distingajn.

 

    En la pavilono eksponiĝas ankaŭ la urba disvolva projekto de la lando kaj la de UN aprobita akvo-konduka kaj irigacia sistemoj. Pri tio Khalid diris, ke por krei bonajn vivkondiĉojn por la omananoj, la omana registaro ellaboris disvolvan projekton por sekvaj kvin jaroj, reguligas la disvolvan celon de la ŝtato laŭ bezono kaj postuloj de ŝanĝiĝoj kaj taksas la progresan rapidecon.

 

    Oni informis, ke Omano jam difinis kvar ekonomiajn disvolvajn direktojn, t.e. havenaj komerco kaj investo, scio-ekonomio, supera edukado kaj turismado. La enspezo en tiuj kvar partoj paŝe-post-paŝe fortiĝos kaj estas eble en la estonteco anstataŭos la enspezon el eksportoj de petrolo kaj natura gaso. Fakte krom petrolo en Omano potencialan disvolvan forton havas ankaŭ aliaj riĉfontoj, kiaj ekspluado kaj prilaborado de minaĵoj, prilaborado de mar-produktaĵoj k.s.

 

    Khalid diris, ke koncerne financon kaj komercon, en lastaj jaroj rapide kresis ankaŭ la komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Omano kaj prezentiĝas brila tendenco de investado de ĉinaj entreprenoj en Omano. Li diris: “Ĉinio kaj Omano havas longtempan rilaton en kunlaborado kaj la interkomunikado inter la du landoj komenciĝis de tre malproksima antikveco, tial estas bonvenaj la ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj inter entreprenoj ĉinaj kaj omomanaj.”

  

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng