Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Harmonia urbo de Germanio
2010-08-17

Teksto de CHEN XIAOWEI, fotoj de WU XIAOLING

 

    La 16-an de majo, post unu-hora vicatendo chengdu-a knabino Zhang Yi finfine eniris en longe atenditan Germanan Pavilonon en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Ĝi estas la 5-a pavilono, kiun ŝi vizitis en la ĝardeno.

 

    Irante en diversaj ekspoziciaj haloj de la pavilono Zhang Yi eniris kvazaǔ en malsamajn vivspacojn, jen en urban florĝardenon, kie kantas birdoj kaj aromas floroj, jen en altteknologian fabrikon, jen en kultur-artejon plenan je kreivo kaj vigleco. Zhang Yi diris: "Tie estas tre mirinde, kvazaǔ en vera urbo. Ĉiu ekspozicia halo estas parto de la urbo."

 

    Zhang Yi naskiĝis en 1989, kaj nun ŝi studas pri financo kaj la korea lingvo en la filio de Indiana Universitato en Bloomington. En la dua tago post finiĝo de semestra ekzameno ŝi flugis al Ŝanhajo por viziti la Ŝanhajan Mondan Ekspozicion kune kun siaj gepatroj, kiuj venis de Chengdu en Sichuan-provinco.

 

    "Antaǔ vizito de la Germana Pavilono mi pensis, ke en la pavilono certe estas multaj altteknologiaj produktoj, avangardaj aǔtoj kaj elektronikaĵoj, ĉar Germanio estas tre avangarda industria lando. Estas neatendite, ke tie plej altira por mi estas humanismaj elementoj," diris Zhang Yi pri sia unua impreso pri la Germana Pavilono, "ekz. la mult-generacia centro en la pavilono enkorpigis penadon kaj saĝon de germanoj en solvo de problemo pri maljuniĝo de la socio."

 

    Mult-generacia centro estas aktivejo de gepatroj kaj infanoj en Stutgarto de Germanio. En la centro troviĝas infanĝardeno, klubo de adoleskantoj kaj kunvenejo de mezaĝuloj kaj maljunuloj, kie oni povas libere renkontiĝi kaj interbabili. Laborantoj kaj volontuloj de la centro donas al junuloj kaj maljunuloj diversajn servojn kaj helpojn en ĉiutaga vivo.

 

    Mult-generacia centro nur estas unu el la amaso da eksponaĵoj montrantaj kreivon kaj novajn ideojn de Germanio. La projekta ideo de "Harmonia urbo" en la pavilono estas: ideala urbo devas esti ekvilibra kaj harmonia inter renovigo kaj konservo, kreivo kaj tradicio, urbo kaj naturo, kolektivo kaj individuo, laboro kaj amuzo, tutmondiĝo kaj naciiĝo.

 

    En la Germana Pavilono vizitantoj povas koni projektojn ellaboritajn de Germanio por solvi plimultiĝantajn urbajn problemojn. Ekz. arĝentkolora membrano sur eksteraj muroj de la pavilono estas el lumotralasa materialo malpeza kaj altreflekta. Tage ĝi povas bari ultraviolon. Krome, vestoj de laborantoj estas faritaj ankaǔ el speciala materialo, kiu povos nature malkomponi post la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

 

    Spertinte reciprokan reagon en la urba energia centro Zhang Yi finis sian "vojaĝon" en la Germana Pavilono. "Ŝajnas al mi, ke la Germana Pavilono estas pli interesa ol la usona kaj rusa. Mi sentas, ke ĝi bone eksplikis la temon ‘Harmonia urbo’, esperante, ke la ideo pri ‘harmonia urbo’ povos fariĝi realo."

 


Germana Pavilono en ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio

 


Parko en la Germana Pavilono  

 


Akvoŝparaj ŝprucrozoj  

 


En ekspozicia halo de fabeloj  

 


 En "germana urbo"

 


Malpeza konkursa biciklo kun altteknologiaj elementoj  

 


En la ekspoziciejo de fonto de movforto  

 


Vesto el malkomponebla materialo 

 


Sperto de reciproka reago  

 


Zhang Yi sentas "librojn", kiuj povas laǔtlegi.  

 


Zhang Yi interparolas kun laboranto en la mult-generacia centro.

 


Vizito de avangardaj produktoj de Germanio 

 


Partopreno en reciproka reago

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng