Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La unua Internacia Kongreso de EsperantoLand
2010-08-17

    Esperanto-parolantoj el ok landoj partoprenis en la unua "Internacia Kongreso" de EsperantoLand, kiu okazis de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto en Strasburgo, Francio. Ĉeestis entute 24 homoj el Nederlando, Belgio, Francio, Hispanio, Italio, Aŭstrio, Germanio kaj Usono.

 

    La prelegoj traktis unuflanke temojn rilate al Esperanto kiel "Kondiĉoj de tutmondeco por Esperanto" (Johan Derks), "Kiel faciligi Esperanton?" (Josef Dörr) kaj "Gerila surmerkatigo" (Lu Wunsch-Rolshoven). Krome prezentiĝis prelegoj rilate al lingvolernado kaj organizado de entreprenaj procesoj: "Problemoj de instigo en la akirado de dua lingvo" (Robb Kvasnak) kaj "La teorio de limigoj laŭ Goldratt" (Cyrille Hurstel). Nicky Janssen prelegis pri "Rakontado tra la tempoj kaj la mondo" kaj prezentis rakontojn el Hindio kaj el Japanio (kune kun Lode Van de Velde). Rainer Kurz montris lumbildojn el Suda Afriko. Lode Van de Velde cerbumigis la partoprenantojn per kvizo pri la lingvoj de la mondo kaj kun Nicky Janssen preparis varian programon por la adiaŭa vespero.

 

    La turisma programo gvidis la partoprenantojn per promenoj al la bela malnova urbocentro de Strasburgo kaj al la najbara Kehl; krome okazis vizito de regiona radiostacio. Oni povis ĝui impresan noktan lumigon de la katedralo kun muziko, boatan rondveturadon tra la urbo kaj, kompreneble, la gastronomiajn ofertojn de Strasburgo. Pliaj ekskursoj iris al florfesto en Sélestat kaj al la kastelo de Haut-Koenigsbourg.

 

    Kelkaj materialoj de la kongresaj prelegoj jam disponeblas en la retejo de la kongreso (http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/index.shtml#programeroj), aliaj sekvos.

 

    La dua "Internacia Kongreso" de EsperantoLand estas planata por la unua aŭgusta semajno de 2011, verŝajne en Belgio aŭ Nederlando.

 

(el EsperantoLand.org)

Redaktoro: Jin Chenxi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng