Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reago al raportoj pri la koto-ŝtona fluo en Zhouqu (II)
2010-08-17

    Renato Corsetti (Eksa prezidanto de UEA, Italio)

    mi rigardas en la televido la okazaĵojn en Ĉinujo kaj en Pakistano pro la grandaj pluvoj. Se temas pri Ĉinujo mi ne havas dubojn, ke la diligentaj ĉinoj sukcesos rekonstrui tion, kion la furiozo de la vetero detruis. Certe neniu povas revoki al la vivo la mortintojn. Pro ili mi sendas al iliaj familianoj la plej sincerajn kondolencojn.

    Por la rekonstruo mi sendas multajn bondezirojn. Se la monda esperantistaro povus helpi iumaniere, ĝi certe mobiliziĝus. Ni atente sekvos la rekonstruajn laborojn por lerni sciojn aplikeblajn en aliaj landoj okaze de similaj katastrofoj.

    Tre amike!

 

    Hélène FALK-BRACKE (Belgio)

    Ĉe ni, televid-elsendoj vidigis bildojn de via katastrofo -Ni estas tutkore kun vi en tiaj inundoj - ni funebras kun vi sed ne povas helpi; nur plori kun vi por ke vi havos forton por ripari kion estis detruita. Batalo inter la fortoj de la naturo kaj la homaro estiĝas de ĉiam. Bonan kuraĝon!

 

    Joseph van der Vleugel (Belgio)

    Mi tre kompatis viajn samnacianojn, kiuj suferis pro la koto-ŝtona fluo detruinta multajn domojn kaj ĝiajn loĝantojn. Mi esperas, ke ĉiuj vivantaj retrovos loĝejon kaj la guston vivi. Pacon al ĉiuj mortintoj.

 

    Zelimir (Kroatio)

    Mi samtempe kondolencas kun viktimoj de Ĉinio kun Pakistano.

    Mi ankaŭ deziras esprimi kondolencon pro granda katastrofo en Ĉinio. Mi estas libera por konstati ke kroataj esperantistoj kompatas kun suferoj de ĉina popolo.

 

    Hanu IM (Koreio)

    Estas grava katastrofo.

    Kiel unu el homoj, loĝantaj en terglobo, mi esprimas elkoran kondolecon al tiuj personoj kaj familioj. kiuj ricevis naturatakon. Jes, mi aŭdis pri la funebra ceremonio en Pekino je 15-a de aŭg. pere de televido. Iu ajn povus eniĝi en malbono, tamen ne perdu esperon kaj kuraĝon.

    Kaj dankon al El Popola Ĉinio. Viaj laboroj certe donos kuraĝon al la restantaj familianoj.

 

    Joe Brazilio Costa (Brazilo)

    Saluton al ĉiuj popolanoj el nia kara Ĉinio!

    Nome de nia grupo (Formiga Esperanto Grupo) kaj nia samideanaro ni sendas al vi ĉiuj niajn kondolencojn pro la viktimoj kaj ni preĝos por ke nenio okazu denove al vi. Ni ĉiuj scias ke vi, ĉinoj, kiel ni brazilanoj, multe suferas pro la naturaj akcidentoj. Do, ricevu niajn plej karajn korsalutojn!

 

(Redaktoro: Li Jianhua)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng