Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reago al raportoj pri la koto-ŝtona fluo en Zhouqu (III)
2010-08-17

    Germain PIRLOT (Belgio)

    Kara Samideno,

    Dankon pro via retmesaĝo, kiun mi transsendis informcele al pluraj korespondantoj.

    Mi ja multe legis en gazetoj kaj vidis ĉe la televido pri tiuj naturaj katastrofoj, kiuj bedaŭrinde trafis severe plurajn landojn tra la mondo, inter alie vian landon.

    Kiel simpla homo mi povas tre malmulte fari - ni diru, nenion, ve ! - por konkrete helpi la milionojn da viktimoj ...

    Nur mi povas sendi miajn plej sincerajn kondolencojn al la familanoj de la viktimoj mortintaj, kaj bondeziri kuraĝon al la aliaj viktimoj, kiuj perdis siajn posedaĵojn en tiaj egaj katastrofoj.

    Kion eblas ankoraŭ fari, estas eble donaci monon al gravaj organizaĵoj, kiuj vere kaj honeste klopodas helpi tiajn viktimojn.

 

    Eric NSENGIYUMVA (Burundio)

    Ricevu niajn kondolencojn .

    Samideane kaj Amike via Eric el Burundio

 

    Leopold Patek (Aŭstrio)

    Kara Skipo de la redakcio de EPĈ,

    Hieraŭ mi vizitis la retejon de la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia, kiu prezentis sin, pro la funebra tago, en nigra vesto. Ankaŭ Aŭstria Radio Televido (ORF) raportis kiel ĉinoj funebras la viktimojn de la koto-ŝtona fluego en Zhouqu.

    Ĉe mi, en regiono proksime ĉe la riverego Danubo, ofte okazas inundoj, sed tiajn detruojn, kiujn faris la koto-ŝtona fluego en Zhouqu kun tiel multe da viktimoj, feliĉe ankoraŭ ĉe mi ne okazis.

    Pro la viktimoj mi esprimas mian sinceran kondoloncon al la ĉina popolo.

    Kun amikaj salutoj al ĉiuj anoj de la redakcio de EPĈ!

 

    MA Youngtae (Koreio)

    Kiel malĝoja novaĵo!

    Mi sendas al vi kaj al ĉiuj popolanoj en la regionoj trafitaj kaj damaĝitaj de la koto-ŝtona inundo. Mi volas diri al ili suferataj en la granda natura katastro, ke ili havu esperon kaj kuraĝon, ĉar ĉiuj ĉinoj kaj homaranoj preĝas por ili kaj helpas aŭ per materialo aŭ per spirito.

    Mi vidas en la fotoj, ke volontuloj ne domaĝas siajn tempojn kaj penojn por helpi ilin. Mi memoras, ke ĉiufoje, kiam okazas naturaj katastrofoj en ĉinio, ĉinoj unuiĝas kun solidarecon kaj helpas por rekonstrui la detruitajn domojn kaj vojojn, kaj por savi la homojn en la falitaj konstruaĵoj.

    Mi estas certa, ke ankaŭ ĉifoje vi povos venki la atakon de la natura senkompta atako kaj reakiros la pacan kaj normalan vivon. Kaj tio fariĝos por la ekstera mondo la modelo, kiel kunlabori kaj reciproke ami en la malfeliĉa situacio.

 

    Berto (Francujo)

    Kara samideano.

    Mi kutime ne legas ĵurnalon, ne televidas, ne aŭdas radion, krome mi forestis eksterlande dum 3 semajnoj, kiam okazis tiu katastrofo. Sed mi legas multon en interreto. Mi kondolencas al la ĉina popolo.

    Mi kompatas chiujn mortintojn kaj iliajn familianojn.

    Mi timas, ke okazos plik kaj pli da katastrofoj dum la sekvaj jaroj, aŭ pro astronomiaj kaŭzoj aŭ kaŭzitaj de fihomoj pro sekretaj militaj celoj.

 

(Redaktoro: Li Jianhua)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng