Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reago al raportoj pri la koto-ŝtona fluo en Zhouqu (VI)
2010-08-17

    David Curtis (Britio)

 

    Dankon pro via kortuŝa mesaĝo.

 

    Mi aŭdis iomete pri tiu tutlanda funebro, sed ne tiom kiom mi estus aŭdinta pri simila afero en Usono. Bedaŭrinde, ĉar Britio dividas la anglan kun Usono, de kie oni povas aĉeti televidprogramojn kaj filmojn tre malmultekoste, la ĝenerala publiko en Britio aŭdas kaj vidas multe da novaĵoj pri Usono, kaj malmulte pri Ĉinio.

 

    Tamen, en 1996, je mia propra kosto, la sola brito, mi partoprenis la Unuan Azian Esperanto-Kongreson, okazintan en Ŝanhajo, kaj tie ekkonis multe da ĉinaj samideanoj. Ĉiu el ili traktis min kiel fraton, onklon aŭ eĉ avon (pro tio ke mi estis tiam 70-jara) . Aldone, mi povis liverigi el Britio, al esperantista profesoro pri la angla ĉe Universitato de Guilin, raran anglalingvan libron, kion li bezonis por siaj esploroj. Rekompense, li aranĝis por mi senpagan ferion en sia urbego kaj la belegaj ĉirkaŭaĵoj. La du spertoj, unu en Guilin kaj la alia en Ŝanhajo, estis neforgeseblaj pro la afableco de ĉinoj.

 

    Pro Esperanto, miaj ĉinaj geamikoj kaj mi povis interŝanĝi ideojn kvazaŭ ni estas samlandanoj, ne reciproke fremduloj. Tial, mia opinio pri Ĉinio estas alta, kaj mi admiregas ĉinojn tiom ke mi esperas ke ilia lando estos la plej sukcesa en la komunumo de nacioj. Mi hontas ke mia denaska lingvo estas uzata kiel la plej populara lingvo. Mi hontas ĉar ĝi evoluis por interna uzado, ne internacia. Kiel enlandan lingvon Britoj povis, kaj ankoraŭ povas uzi ĝin dum ĉiu momento de la tago. Tial ne gravas al enlandanoj la komplikaĵoj, la rompitaj reguloj de la gramatiko, kio estas nur priskribo de uzado, ne racia sistemo.

 

    Mi antaŭĝuas ke pro granda sukceso de Ĉinio, Usono ne plu povos supozi ke ĝia nacia lingvo estu la ĉefa internacia lingvo. Laŭ mia informo, la registaro de Ĉinio finance subtenas la revuon, El Popola Ĉinio, same kiel la usona kaj brita registaroj subtenas la instruadon de la angla; kaj pro tio mi kredas ke iun tagon la ĉefa internacia lingvo estos Esperanto.

 

    Bonvolu transdoni al la viktimoj de tiu katastrofo, okazinta je la 8-a de aŭgusto, miajn plej sincerajn bondezirojn.

 

(Redaktoro: Li Jianhua)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng