Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazos la 77-a Itala Kongreso de Esperanto
2010-08-18

    Komenco: 21 aŭg 2010

 

    Fino: 28 aŭg 2010

 

    Tempozono:Europe/Rome

 

    La Itala Kongreso de Esperanto, ĉijare pli granda, pli junula, pli internacia! Ĉu vi volas pasigi semajnon plaĝumante ĉe la belega Adria maro? Itala maro atendas vin en Linjano Orsabla! Ĉu vi volas satigi vian stomakon per itala kuirarto en itala proverbe fama vina regiono? Venu al Itala Kongreso en Friulo! Ĉu vi volas lerni kiel instrui Esperanton aŭ okupiĝi pri Eŭropo? Bonajn seminariojn vi trovos en Linjano! Ĉu vi volas ĝui la belon de nordorienta Italujo per ekskursoj al la unika Venecio kaj la eŭropega Triesto? De Itala Kongreso ni kondukos vin al la plej belaj tieaj lokoj! Ĉu vi volas trovi viajn italajn amikojn kaj kune ĝui ĉemaran semajnon? Venu al ni en Italan Kongreson! Ĉu vi volas lerni la italan lingvon aŭ Esperanton? Intensivaj kursoj de la itala kaj de Esperanto (por komencantoj kaj por progresantoj) okazos en Linjano! Ĉu vi volas danci en granda rondo kun la homoj el la tuta mondo dum mojosa JoMa koncerto? Ĉe-estu lian koncerton en Linjano! Sed por plej bone kune umi tiun semajnon ni bezonas VIN!

 

(el Esperanto.com)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng