Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Parkere kantu la himnon "La Espero"
2010-08-19

 

    Karaj,

 

    Mi fondis societon por parkere kanti la himnon "La Espero" en junio.

 

    Ĝis nun 18 personoj sukcesis ricevi atestilon. Dum la UK en Kubo 5 homoj ekzameniĝis kaj ĉiuj sukcesis. Ĉu vi pensas, ke la nombro 18 estas granda?

 

    Multaj esperantistoj ne povas parkere kanti la himnon "La Espero". Tio estas tre hontinda afero kiel esperantisto. Ni kantu la himnon kun nia vizaĝo rekte direktita al la verda standardo. Kiam ni povas kanti la himnon parkere, ni povas havi pli da memfido pri nia Esperanto-kapablo, pli da amo al Esperanto. Ni povos senti, ke ni eniras en pli altan nivelon. Kongresoj estos pli viglaj kun laǔtaj voĉoj. Parkeraj kantadoj certe progresigos la movadon.

 

    Kiel ekzameni

 

    Jam estas 18 sukcesintoj. Ili havas rajton ekzameni aliajn kandidatojn, kaj kiam tiuj sukcesos, laǔ iliaj rekomendoj la Societo donas al tiuj novaj sukcesintoj la atestilon. Tiamaniere ni plimultigos la sukcesintojn. Mi esperas sukceson al ĉiuj.

 

    HORI Jasuo (s-ro)

 

    hori-zonto@water.sannet.ne.jp ;

 

    10-27 Simosinden Maebasi Gunma 371-0822 Japanio

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng