Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 5-a Esperanto-Kongreso de Ŝtato San-Paŭlo
2010-08-19

    Interreto ĉeestas preskaŭ ĉiujn fakojn de nia moderna vivo, estigante novajn manierojn por ensocietiĝo kaj interagado, pere de sennombraj interkonaj retejoj; ĝi popularigas la amaskomunikilojn, tute ŝanĝas edukadon kaj la rilaton inter lernanto kaj instruisto, venigas okazojn por dungoj kaj promesdonan merkaton por firmaoj kaj entreprenemuloj; resume, ĝi disvastigas novaĵojn je rapido neniam antaŭe imagite.

 

    Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj la Klubo de Esperanto de Charqueada, sub la kultura kaj struktura apogo de monaĥejo Sankta Fidelis, invitas esperantistojn, simpatiantojn kaj amantojn de interreto veturi oktobre al Piracicaba por kunĝui plian agrablan kaj klerigan esperantistan aranĝon, kaj helpi nin trovi respondon por la ĉeftemo de la kongreso: "Kiel adaptiĝi al la interreta erao?".

 

    La kongresaj aktivadoj disvolviĝos en la monaĥejo Sankta Fidelis, situanta ĉe avenuo Independência 743, inter la tagoj 9-a kaj 11-a de oktobro 2010. La organizantoj de la evento informas ke ili sukcesis favoran prezon por tranoktado en la kongresejo mem, kiu inkluzivas du matenmanĝojn (dimanĉe kaj lunde), unu tagmanĝon (dimanĉe) kaj unu vespermanĝon (dimanĉe). Estas ofertataj 52 lokoj al interesatoj pri tiu tipo de gastado.

 

    Koncerne hotelojn, la organizantoj atentigas, ke en la sama monato de la kongreso okazos en la urbo la tradicia evento 37º Internacia Ekspozicio pri Humuraĵoj de Piracicaba. Tial, antaŭa hotel-rezervo estas tre rekomendinda.

 

    La kongresa retejo jam viziteblas ĉe la adreso http://easp.org.br/piracicaba. Krom informoj pri gastado, kotizoj kaj la organiza komisiono, en ĝi jam disponeblas aliĝilo kaj la afiŝo. La organizantoj nun laboras super la programo de la evento kaj oportune aperigos ĝin.

 

    Se vi volas kontribui al la kongresa temo per iu prelego aŭ rilatanta aktivado, bonvolu skribi al kongreso@easp.org.br.

 

(el “ipernity”, aŭtoro: karesema)

Redaktoro: Jin Chenxi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng