Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Miloj da papergruoj por beni Zhouqu
2010-08-19

XU XIAOQING

 

    Vespere en la 14-a de aŭgusto sur la scenejo de Baogang en la ĝardeno de ŜME, preskaŭ 1000 vizitantoj kunvenis kaj faris papergruojn por beni Zhouqu, trafitan de la koto-stona fluego.

 

    Unutage antaŭ la tutlanda funebro en la 15-a, oni provizore aranĝis ceremonion por beni Zhouqu. Sinjoro Yan el Shaoguan, Guandong-provinco, sidis en la unua vico. Lernigante al sia 12-jara filo la faradon de papergruo, li rakontis al li pri detruoj de la katastrofo en Zhouqu. Sinjoro Yan diris, ke kvankam li estas tre laca pro la vizitado de la ĝardeno de ŜME en tiel varma vetero, li tamen ĝojas sendi benon al la plagita loko Zhouqu.

 

    Du Dongnan, ŝanhaja 6-jara knabino, la plej juna partoprenanto en tiu ceremonio, diris: “Mi ne povas lerte fari papergruon, tamen mia patrino diris, ke papergruoj povas porti nian benon al geknaboj en la trafita regiono. ” Ŝi kaj aliaj geknaboj metis la papergruojn faritajn de iliaj gepatroj sur la scenejon.

 

    Deng Mei, organizanto de tiu aktiveco, diris, ke pasintsemjne laborantoj en la ĝardeno de ŜME donis grandan atenton al la katastrofita regiono kaj la aktiveco beni la plagitan lokon recevis subtenon de ĉiuj flankoj.

 

    Finiĝis la ceremonio kaj foriris la vizitantoj kun granda zorgo pri la popolanoj en Zhouqu, lasinte milojn da papergruoj en la la ĝardeno.

 


Laborantoj lernigas al vizitantoj faradon de papergruo. 

 


Granda “koro” formanta el miloj da papergruoj

 


Kantistino Gao Chang kantas kun papergruo en la manoj. 

 


Papergruoj sur la ŝtupoj de la scenejo 

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Zhang Xiaotong

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng