2010-08-19
La 17-an de aŭgusto en Pekino, la ĉefministro de Ĉina Ŝtata Konsilantaro Wen Jiabao intervidiĝis kun delegacio de parlamentanoj de la Demokrata Partio de Japanio gvidata de Yukio Hatoyama, japana ekspremiero kaj eksestro de la Demokrata Partio.
Yukio Hatoyama esprimis ĝojon pri la konstanta progreso de la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio. Li diris, ke ĉi-foje li gvidis japanajn parlamentanojn al Ĉinio por plenumi la komunan interkonsenton de gvidantoj de la du landoj. Li kaj japanaj parlamentanoj volontas pozitive antaŭenpuŝi la kontakton kaj kunlaboron inter Japanio kaj Ĉinio por efektivigi komunan profiton en pli alta nivelo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi |