2010-08-19
 Fotado antaŭ skuptitaj figuroj de Bruce Lee |
La 17-an de aŭgusto, inaŭguriĝis en la Pavilono de Urba Estonteco ekspozicio kun argila kulturo kiel temo.
Dum la ekspozicia periodo de unu semajno, oni povas intime kontaktiĝi kun la 110 ruĝaj skulptitaj figuroj de Bruce Lee.
Laŭdire, la ekspozicio invitos 1506 vizitantojn foti sin en diversaj pozoj de kongfu-o, kaj serĉos proparolanton de ĉina kongfu-o en la tuta mondo, kaj la elektito gajnos premion de 10 mil juanoj (ĉ. 6.8 juanoj = 1 usona dolaro).
Bruce Lee estis la unua persono diskoniganta ĉinan kongfu-on al la tuta mondo, kaj ankaŭ fama aktoro de kongfu-aj filmoj.
(Redaktoro: Su Yijun kaj Li Jianhua )
|