2010-08-20 de CUI FENG
Antaǔ sidejo de la partia komitato kaj la registaro de la gubernio Zhouqu trafita de la koto-ŝtona fluo du gefratoj kun rigardoj plenaj je sopiro demandis min: "Onklo, ĉu vi scias, kiam ni povos reveni al lernejo?"
10-jara Wang Jinhong kaj 8-jara Wang Jinyan estas gefratoj kaj lernantoj de la 1-a Elementlernejo de Chengguan en Zhouqu. La lernejo estis serioze detruita de la koto-ŝtona fluo: en la sportejo estas profunda sulko batita de la koto-ŝtona fluo, instrudomoj estis aǔ kovritaj aǔ renversitaj kaj instalaĵoj por instruado komplete malaperis.
Mi sekvis ilin al ilia hejmo en Wachang-vilaĝo serioze damaĝita de la koto-ŝtona fluo. Akvo inundis la vojon al ilia hejmo. En malata kaj valeca loko oni faris simplan ponton el du maldikaj lignoj super akvo, sur kiu la gefratoj iris per ŝanceliĝemaj paŝoj.
En ĉambroj de Wang Jinhong kaj Wang Jinyan estas multaj honoraj diplomoj kaj sur iliaj tabloj estas stakigitaj lernolibroj kaj kajeroj. Ilia onklino diris al mi, ke ili estas tre elstaraj en lernado, Wang Jinhong estas la unua en sia klaso kaj ankaǔ Wang Jinyan estas inter plej bonaj lernantoj. Post okazo de la koto-ŝtona fluo ili faris verkoekzercon preskaǔ ĉiutage kaj Wang Jinyan ofte rigardis siajn honorajn diplomojn kaj karesis siajn lernolibrojn kun rigidaj rigardoj.
Jinyan skribis en sia artikolo: "Mi esperas, ke mia hejmloko estos bela kun freŝaj floroj, verdaj herboj, klara akvo kaj flugantaj birdoj…"
Ŝi skribis ankaǔ: "Iu famulo diris: 'Malfacilo estas tuŝŝtono de sento'. La 9-an de aǔgusto mia amiko Xie Hongming sendis mesaĝon al poŝtelefono de mia patrino por demandi pri mia stato. Tio profunde emociis min kaj sentigis al mi varmon de amikeco en malfacila situacio."
Ĉe iu ruino gefratoj subite silentis kun malĝojo. Sekve Jinyan diris kun larmoj en la okuloj: "Mortis Sun Jiaying, Li Chun kaj Li Juan. Ili estas niaj plej bonaj kolegoj kaj amikoj. Ankaǔ niaj gepatroj ofte babilis kune la iliaj. Mia patrino diris, ke ili iris al la ĉielo. Sed mi neniam plu vidos ilin."
Post okazo de la katastrofo granda nombro da plagitaj popolanoj estis aranĝita en la 1-a Mezlernejo kaj la 3-a Mezlernejo de Zhouqu, kaj pro tio la lernejoj prokrastos komenciĝon de la nova semestro 10 tagojn. Nun koncernaj departementoj faras ĉion eblan por garantii glatan komencon de la nova semestro de element- kaj mezlernejoj en Zhouqu.
 Ĉe ruino |
|
 Partopreno en funebra ceremonio de mortintoj en la koto-ŝtona fluo |
|
 Lerni en hejmo |
|
= Wang Jinyan karesas siajn honorajn diplomojn. |
|
 Wang Jinyan funebras pri sia bona amiko. |
|
 Wang Jinyan kaj Wang Jinhong trapasantaj lignoponton al lernejo |
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|