2010-08-20
 Brila prezentado |
|
 Tradiciaj brazilaj muzikinstrumentoj |
Aŭgusto estas la Monato de la Pavilono de la Internacia Konsilantaro de Muzeo (IKM) kun la temo "Latin-Ameriko kaj Kariba Regiono". La 11-an de aŭgusto la pavilono kune kun la Brazila Pavilono prezentis al la vizitantoj originan brazilan muzikon.
En la inaŭguro la Internacia Konsilantaro de Muzeo donacis, je la nomo de la pavilono, al respondeculo de la Brazila Pavilono memorigajn insignojn pri ŜME. Tiuj 6 brustinsignoj en malsamaj koloroj simbolas 6 kontinentojn, kaj montras variecon kaj tutmondiĝon de la muzeo.
Intertempe, fama brazila muzikisto Chico Lobo, unu el la plej elstaraj gitaristoj de vilaĝa muziko de Brazilo kaj majstro de la stilo "Chorinho", prezentis programerojn por la vizitantoj. Lia prezentado pompe brilis je densaj koloroj de Brazilo. Krome, Chico Lobo konigis ankaŭ la brazilajn tradiciajn muzikinstrumentojn, tradiciajn muzikon kaj kulturon de la regiono Minas Gerais de Brazilo.
La Pavilono de la Internacia Konsilantaro de Muzeo situas en la Komuna Pavilono de la Internacia Organizo en la zono B de la ĝardeno ŜME. La pavilono konsistas el la eksponejoj konstanta kaj portempa. Kun la temo "Muzeo, la centro de urbo", la pavilono montras al la vizitantoj ĉarmon de diverskontinentaj muzeoj unu post aliaj ĉiumonate en la portempa eksponejo kaj la mision de la organizo en la konstanta eksponejo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|