2010-08-23
 En la Arkta Poluso |
|
 Ĉina nodo lasita en la Arkta Poluso |
La 20-an de aŭgusto je la 15-a horo kaj 38 minutoj la 4-a Scienc-Ekspedicio de Ĉinio en Arkto atingis la Arktan Poluson. Tie oni faris sciencan esploradon kaj per tio kreis novan rekordon de la scienc-ekspedicioj de Ĉinio en Arkto: atingi la plej nordan lokon de la Arkta Oceano.
Esplorado de la ekspedicio en la Arkta Poluso montris, ke la sciencesplora kapablo de la ĉina scienc-ekspedicio en Arkto daŭre altiĝas.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|