2010-08-23
Dum la okazo de la 6-a Esperanto-kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio, ni renkontis eks-prezidanton de KAEM kaj eks-estraranon de UEA HORI Yasuo el Japanio, kiu antaŭ-nelonge lanĉis movadon "parkere kanti la himnon 'La Espero'". Por respondi lian alvokon, redaktorino de El Popola Ĉinio Jin Chenxi aliĝis al la ekzameno de la kantado, kaj fine gajnis la ateston, fariĝis la unua ĉina gajninto de la atesto de la parkera kantado de la himno "La Espero".
Kiam Hori Yasuo, inicito de tiu movado, donis ateston al Jin Chenxi, li diris, ke E-istoj serioze uzu la lingvon, ne nur rigardu ĝin kiel amatoran aferon. Li diris ankaŭ, ke kiam oni serioze lernas la lingvon, oni devas serioze praktiki ĝin, nur tiamaniere la Esperanto-movado povas disvolviĝi rapide. Laŭ li parkera kantado de la himno "La Espero" estas devo de ĉiuj e-istoj kaj nur post kiam iu esperantisto povas kanti la himnon parkere, li kapablas disvastigi nian lingvon kun forta memfido.
(raportis Chen Ji el Dandong) |