Provizoraj klasĉambroj en Yushu provizitaj de IFUN
2010-08-23
La 17an de aǔgusto Infana Fonduso de UN (IFUN) oficiale transdonis klasĉambrojn de tri lernejoj en tertrem-trafita regiono de gubernio Chengduo, Yushu, provinco Qinghai, Ĉinio. Post la tertremo en Yushu IFUN donacis al kvin elementaj lernejoj en gubernio Chengduo provizorajn klaĉambrojn, vestojn kaj skribilaron ekvivalentajn 2.5 milionojn da usonaj dolaroj, kio profitigis 5 mil lernantojn.