2010-08-24
Lastatempe estis eldonita la "Paroladoj de L. L. Zamenhof" en du lingvoj -- Esperanto kaj la ĉina lingvo. Ĝi, 147-paĝa libro kun formato de 14×21 cm, kolektis 17 paroladojn faritajn de L. L. Zamenhof. Tiu ĉi libro kun plej multaj paroladoj de L. L. Zamenhof estis ĉinigita de Zhu Mingyi, eksa vicĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj veterana esperantisto-tradukisto en la ĉina Esperantujo.
La libro, eldonita de la Ĉina Fremdlingva Eldonejo, mendeblas ĉe la Distribua Fako de la redakcio "El Popola Ĉinio", P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.
Telefono: +86-10-68327167, 68995930
Telefakso: +86-10-68321808
Retpoŝto: elpc@china.com
Se vi havas krediton ĉe la Universala Esperanto-Asocio, bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e" je la nomo de "El Popola Ĉinio" kaj sendi kopion de via pag-atesto al la Distribua Fako de la redakcio "El Popola Ĉinio", P. O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Ĉinio.
Prezo: 10 eŭroj (14 usonaj dolaroj); aldona sendokosto: 3 eŭroj (5 usonaj dolaroj).
Redaktoro: Li Jianhua |