2010-08-24 de XU CHEN
 Wang Wei |
|
 Foto de Wang Wei kaj lia edzino |
|
 En Savado |
En la lastaj tagoj cirkulas rakonto pri militisto en la katastrofe plagita loko Zhouqu de Gansu-provinco, Ĉinio: Wang Wei, vicestro de la trupo de armitaj policanoj en Zhouqu-gubernio, plena de doloro kaŭzita de perdo de 4 parencoj, savis kune kun siaj kolegoj 23 homojn el ruino de koto-ŝtona fluego tuj post la plago.
Liaj nobla spirito kaj sindediĉemo al la laboro ege emociis milionojn da suferantoj de la katastrofo kaj armeaj savantoj en la katastrofe plagita loko, kaj stimulas ilin ĉiujn venki la plagon kaj malfacilojn.
Kiam falis subite la katastrofo en la 7-a de aŭgusto je la 23-a horo kaj 40 minutoj, Wang Wei maltrankviliĝis antaŭ ĉio pri la familio de sia edzino, kiu distancas de la sidejo de lia trupo je nur 1300 metroj. Antaŭ 3 monatoj ili geedziĝis, kaj lia edzino gravediĝis antaŭ nelonge. Kiam alvenis la plago, lia edzino estis kune kun ŝiaj gepatroj kaj fratino hejme en Sanyanyu-vilaĝo situanta en la loko plej serioze plagita de koto-ŝtona fluego. Sed kiel vicestro de la trupo de armitaj policanoj, Wang Wei tuj gvidis siajn policanojn por fari en mallumo savadon de viktimoj ĉirkaŭ la sidejo de la trupo, spite de la minaco de koto-ŝtona fluego.
Lia poŝtelefono montris, ke lia edzino iam vokis lin frumatene de la 8-a de aŭgusto. Sed li, en deĵorado tiam, ne povis ricevi tiun alvokon, al kiu lia edzino metis la lastan esperon pri supervivo. Post tio Wang Wei ne plu povos konektiĝi kun tiu ĉi telefono.
Kiam okazis la koto-ŝtona fluego, Wang Wei kaj liaj kolegoj deĵoradis en la etaĝdomo de la malliberejo de Zhouqu-gubernio por protekti la vivon de 18 malliberuloj. Nur post transloko de la malliberuloj al la sekvanta tago, li trovis, ke li ne plu povis kontakti la familianojn.
“Nur dum mia patrolado en la sekvanta antaŭtagmezo mi unuafoje pasis antaŭ la hejmo,” diris Wang Wei kun larmoj en la okuloj. Sed tiam lia hejmo estis kovrita de dikega kotosablo. La 4 membroj de la familio de lia edzino forlasis lin por ĉiam.
Nun Wang Wei ankoraŭ batalas sur la fronto kontraŭ la katastrofo. Bone konante Zhouqu, li gvidis multajn savajn taĉmentojn al la katastrofe plagita loko. Ĉiutage, li ir-reiras dekojn da fojoj sur montaj vojoj kotoplenaj, kaj tio kaŭzis al li sangveziketojn sur la piedoj. Li diris: “Nun mi esperas nur esti okupita, ĉar tiele mi ne havas tempon sopiri al la parencoj forrabitaj de la plago.”
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|