2010-08-24
 Oni kune enverŝas te-akvon en bolvon, simbolante amikecon de la tri najbaraj landoj. |
Vespere de la 21a de aǔgusto okazis en Hangzhou, Zhejiang-provinco, inaǔguro pri kunveno de ĉina, japana kaj korea ministroj pri turismo kaj grandskala arta prezentado. Ĝin ĉeestis kaj faris paroladon Shao Qiwei, estro de Turisma Administracio de Ĉinio, Seiji Maehara, ministro pri teritorio kaj trafiko de Japanio, kaj Yu In-Chon, ministro pri kulturo, sporto kaj turismo de la Korea Respubliko kaj Lü Zushan, estro de provinco Zhejiang. Ĉeestis ĝin ankaǔ ĉirkaǔ 400 delegitoj el la registaroj kaj turismaj rondoj de Ĉinio (gastiganto), Japanio kaj la Korea Respubliko.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|