2010-08-25 de AUGUSTO CASQUERO (Hispanio)
La 26-an de junio de 2010 okazis la ferma ceremonio de la kurso de Esperanto en la Lernejo por Porprofesiaj Studoj en la ĉina urbo Foshan, Ĉinio.
Post brila prezentado farita de la profesoroj kaj lernantoj, okazis la disdonado de diplomoj al la gelernantoj kiuj sukcese finis la kurson de Esperanto (entute ĉirkaŭ 70 diplomoj).
Ankaŭ okazis kortuŝiga ceremonio omaĝe al instruisto Augusto Casquero, esperantisto el Hispanio, kun enmanigo de bela honora diplomo al li, ĉar li post la fino de la kurso revenos al Hispanio, sen certeco ĉu li denove instruu en Ĉinio. Probable lin anstataŭos alia hispana esperantisto Rafel Mateos, konata instruisto de Esperanto.
Fine de la ceremonio ĉiuj ĉeestantoj kune manĝis kaj trinkis en belega amikeca etoso.
Redaktoro: Li Jianhua |