2010-08-25
 Subita kaj forta atako de filipinaj policanoj al la busoo |
Nokte de la 23-a de aŭgusto, ĉina ekstera-afera ministro Yang Jiechi telefonis al Alberto G. Romulo, ekstera-afera ministro de Filipinoj pro la rabokaptatado de hongkong-aj vizitantoj en Filipinoj. La du flankoj atingis la konsenton, ke oni faros zorgan kaj lertan traktadon al la sekvo de la afero kaj tenos intimajn kontakton kaj kunlaboron.
Antaŭtagmeze de la 23-a de aŭgusto, 21 hongkong-aj vizitantoj estis rabkaptitaj en Manilo, ĉefurbo de Filipinoj. La ĉina registaro alte taksis tiun ĉi aferon, kaj tuj postulis Filipinojn savi ostaĝojn kaj garantii ilian sekurecon. Post intertraktado, 6 ostaĝoj estis liberigitaj. Sed je la 19-a horo kaj 40 minutoj de la sama tago, policanoj de Filipinoj faris subitan kaj fortan atakon al la buso. Tio kaŭzis morton al 8 personoj kaj vundon de 7 personoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua |