Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Internacia seminario "Apliko de Esperanto en la profesia agado" AEPA-2010
2010-08-25

de Prof. BOJIDAR LEONOV *

 

 

    Lastatempe, sukcese fermis la Dua Internacia Seminario "Apliko de Esperanto en la profesia agado" en Karlovo kaj Sopot, urboj de Bulgario. La organizantoj estis AIS- Bulgario, Bulgara E-Asocio (BEA), Internacia Universitato -- Karlovo kaj la Regiona Estraro de la neesperantista organizo "Scienc-teknika Asocio" en Bulgario. Ĝi estis E-Seminario, organizita ĉefe de esperantistoj, sed ĝin partoprenis ankaŭ sciencistoj kaj fakuloj, kiuj ne estas esperantistoj. Ili prelegis kaj partoprenis la diskutojn, ĉar estis rekta traduko Esperante-bulgare-Esperante.

 

    Honoraj Protektantoj de la Seminario estis inĝ. Najden Najdenov, urbestro de Karlovo, kaj Veselin Liĉev, urbestro de Sopot.

 

    En la seminario partoprenis reprezentantoj el 12 landoj. Al la seminario pli ol 120 esperantistoj el 38 landoj sendis salutmesaĝojn, bondezirante sukcesan laboron kaj esprimante la bedaŭron, ke ili pro vizaj kaj oficaj kialoj ne povus persone partopreni la seminarion. Salutmesaĝojn sendis ankaŭ pli ol 50 eminentaj funkciuloj de la intrenacia E-movado, kiaj prof. Renato Corsetti, prof. F. Pennacchietti, prof. C. Minnaja, Osmo Buler, Dr. D. Blanke, prof. H. Angstl, ktp.

 

    La Solena Inaŭguro okazis en la Solena Halo de la urbodomo Karlovo. Ĝin partoprenis reprezentantoj de la oficialaj instancoj, Radio, TV, gazetaro kaj urbanoj. La seminarion prezidis prof. Bojidar Leonov, prezidanto de AIS-Bulgario. En sia salutparolo nome de la urbestro, Ing. Najden Najdenov esprimis, ke la oficialaj instancoj subtenas la agadon de AIS, substrekante la aŭtoritaton de la Internacia Universitato Karlovo kiel eduk-kultura centro.

 

    Tuj post la inaŭguro okazis Festkunveno omaĝe al la fame konata por la monda esperantistaro ĵurnalistino Ada Sikorska-Fighiera kaj lia patro Fr. Sikorski. La solenaĵo estis bonege organizita sub la gvido de prof. Alicja Lewanderska-Quednau kaj Dr. G. C. Fighiera.

 

    Sabate la prelegoj kaj la diskutoj okazis en la urbo Sopot. En la festparolo nome de la urbestro Veselin Liĉev estis esprimita la pozitiva rilato flanke de la urbestraro al la internacia E-movado, substrekinte la gravecon de la seminario kaj la dankesprimo de la urbestraro al la organizintoj de la seminario, ke en Sopot por unua fojo okazis internacia E-aranĝo.

 

    Dimanĉe kaj lunde la prelegoj okazis en la Interenacia Universitato Karlovo.

 

    Ing. Petar Todorov, prezidanto de la Bulgara Esperanto Asocio, honorigis kun la jubileaj BEA-medaloj du eminentulojn de la E-movado -- Dr. Gian Carlo Fighiera, jam 82 jara, kaj prof. Hans Ditrih Quednau, 70-jara, pro ilia longjara aktiva partopreno en la internacia E-movado, aktivaj kontaktoj kaj kunlaboro kun BEA.

 

    AEPA-2010 estis inkluzivita en la programo de BUS-7 de AIS-San Marino, kies ĉefaj organizintoj estis prof. R. Foessmeier, senata sekretario de AIS, kaj prof. H. D. Quednau, direktoro de la Klerigofico. Dum BUS-7 AIS-profesoroj gvidis kursojn por la studentoj.

 

    Dank' al la altnivela kaj lerta traduko bulgare-Esperante-bulgare flanke de ing. N. Uzunov. M. Evlogieva kaj M. Kumanova, la bulgaraj profesoroj, fakuloj kaj oficiuloj, kiuj ne estas esperantistoj, havis la eblecon kontakti kun eksterlandaj gekolegoj kaj mem kompreni la utilecon de Esperanto kiel kontaktlingvo inter la fakuloj en diversaj landoj.

 

    Dum AEPA-2010 prelegis 37 ĉeestantoj, inkluzive de prof. H. D. Quednau, prof. Alicja Lewanderska Quednau ktp.

 

    Estis prezentita kaj tralegita ankaŭ la sendita prelego de Vicente Paulo Werneck "Aplikado de Esperanto en Religioj kaj Filozofioj".

 

    Pri la seminario estis intereso flanke de oficilaj instancoj en la lando, radio, TV kaj gazetaro. Krom la ĉiutagaj informoj estis du gazetaraj konferencoj.

 

    La seminario kiel daŭrigo de la Unua AEPA en 2009 ekludis sian rolon por propagando de Esperanto kaj ĝia apliko en la profesiaj kontaktoj. Tiamaniere ĝi denove sukcese plenumis sian bazan celon prezenti antaŭ la nesperantistaro, fakuloj tutmonde kaj la oficiuloj, ke la intrenacia lingvo Esperanto ne estas nur komuna lingvo por babilado, amuzo kaj kontaktoj inter la esperantistoj, sed Esperanto povus esti kaj devas esti oficiala lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro en diversaj fakaj seminarioj sciencaj kaj profesiaj.

 

    --------------------------------------

 

    * Prof. Bojidar Leonov estas prezidanto de AIS-Bulgario kaj vicprezidanto de la Bulgaria Esperanto-Asocio.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng