La 1-a Sportakorda Luktkonkurso inaŭguriĝis en Pekino
2010-08-30
La 28-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Pekino la 1-a Sportakorda Luktkonkurso 2010. La luktkonkurso iniciatita de la Monda Sporta Asocio okazas en ĉiu kvara jaro. Dum la luktkonkurso 2059 sportistoj el 105 landoj kaj regionoj partoprenos en konkursoj de kungfuo, japana luktarto, boksado, ĵudo, ĵuĵicuo, tae-kvon-do, luktado kaj aliaj 6 sportbranĉoj.