2010-08-30
S-ro Bronisław Komorowski, kiu venkis en la balotado pri la prezidanteco de la Pola Respubliko la 4-an de julio, transprenis la oficon la 6-an de aŭgusto. Je tiu okazo Ĝenerala Direktoro Osmo Buller sendis al li gratulojn de UEA, dezirante al li "multe da sukceso en la plenumado de tiu respondeca tasko por la bono de Pollando kaj por la progresigo de harmonio kaj kunlaboro inter la popoloj".
"Estis granda honoro al ni pasintjare, ke Vi akceptis esti la Alta Protektanto de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, kiu estis la ĉefa evento por festi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de D-ro L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto", skribis Buller. Li memorigis, ke la temo de tiu UK rilatis al la eldiro de D-ro Zamenhof, ke Esperanto celas krei pacan ponton inter la popoloj. Buller aldonis, ke la kongresanoj aprezis la mesaĝon de Komorowski al la UK, en kiu la Alta Protektanto referencis al tiu eldiro kaj konkludis: "La revo pri paco kaj sekureco estas aparte grava kaj signifa. La projekto krei universalan lingvon, kiu ebligu dialogon kaj kompreniĝon inter la popoloj, estas valora paŝo al la realigo de tiu ĉi revo."
"Ekde la apero de la unua lernolibro de Esperanto en Varsovio ĝis la regule daŭrantaj Esperanto-elsendoj de la Pola Radio Via lando akiris kaj konservas specialan lokon en la koroj de esperantistoj", daŭrigis Buller. "Kun granda ĝojo ni vidas, ke ĝuste Vi, la Alta Protektanto de nia pasintjara kongreso, nun okupas la plej altan oficon de Pollando."
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Liu Zijia
|