Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pri klimataj katastrofoj
2010-08-30

BOUCHET Rémy (Francio)

 

    Mi havas opiniojn, sed ne precize pri ĉinaj okazintaĵoj. Pri tio kio okazis en Ĉinio, mi preskaŭ nenion aŭdis ĉe radio en Francio, mi ne havas televidon nek, aŭ malofte, aĉetas ĵurnalojn.

 

    Post via mesaĝo, mi tuj eniris la reton por iom scii pli kaj, efektive, mi vidis terurajn fotojn, oni povas imagi, tamen kiam oni mem ne travivis estas malfacile imagi, kion travivis la loĝantoj en tia situacio.

 

    Kiam mi nun skribas, mi nenion plu aŭdis pri meteo-katastrofo en Ĉinio. Mi malofte aŭdis kelkajn vortojn pri Pakistano, kie ŝajne okazis simila meteo-fenomeno. Nuntempe mi estas pli bone, sed ne tiom multe pli, informita pri la ministoj kiuj estas blokitaj subtere en Ĉilio. Por francoj, Ĉinio, Ĉilio ktp. estas for, sur la alia flanko de la planedo!

 

    Dum julio kaj aŭgusto estis pli da informoj pri politikaj bagatelaĵoj francaj. Fakte dum tiuj du monatoj, en Francio estas ferioj, tiu situacio estas preskaŭ unika en la mondo kaj laŭ mi amas-informiloj estas ankaŭ entreprenoj, kiuj bezonas havi profiton do ili ĉefe parolas pri tio, kio interesas rekte francojn.

 

    Jen mia artikoleto pri la natura katastrofo:

 

    Ofte ie ajn sur nia planedo okazas meteaj kaj klimataj katastrofoj, estas imprese, ke tiuj katastrofoj okazas pli kaj pli ofte ol antaŭe. Pri tiuj klimataj okazaĵoj, oni parolas pri efiko de klimata plivarmiĝo. Ĉu vere? Eĉ sciensistoj ne akordiĝas pri tio, kion pripensi?

 

    Lastatempe, en Ĉinio okazis gravaj inundoj kun terenglitado kiu estas unu el tuta serio da katastrofoj en kiuj eĉ okazis grava tertremo, kun multe da mortintoj kaj malaperintoj. En Francio oni simple informiĝis, sen tro da detaloj, almenaŭ ĉe radio-informoj, pri ĵurnaloj kaj televido, mi ne scias. Pri informado ekster Francio, en Eŭropo, mi tute ne kompetentas. Pri meteaj eventoj, musonoj, ciklonoj ktp., ankaŭ mi ne kompetentas, ilin mi neniam travivis.

 

    Kelkafoje laboroj faritaj de la homoj kontribuas al pli katastrofaj okazaĵoj. La katastrofa efiko de la tempesto nomita "Xynthia" kiu okazis en Eŭropo, la 28-an de Februaro 2010, ĉe la franca marbordo rezultis granparte de laboroj ne singarde faritaj de la homoj.

 

    Pri tiu tempesto mi povas iom paroli, tio estas tempesto kun forta vento, kiu blovis de maro al kontinento, ekvinoksa tajdo kies akvonivelo, pli alta ol normalaj tajdoj, estis ĉirkaŭ unu metron kaj duono pli alte, pro la tempesto, ol ĝi normale estus. Al tio necesas aldoni homajn laborojn, digoj malbone eĉ tute ne prizorgitaj kaj domoj konstruitaj en maro-proksimeca zono kies grundo-nivelo estis malpli alta ol la marnivelo. La adicio de la tuto bone klarigas la karastrofan okazaĵon. La tempesto okazis nokte, infanoj kaj maljunaj personoj estis kaptitaj hejme, dum dormo, kun akvonivelo je du metroj. La post tempesta bilanco ne estis tiel terura kiel en Ĉinio, sed eĉ unu mortinto estas tro.

 

    Nun la estroj kunscias ke estis eraro kontrui en tiaj zonoj kaj, ke nun estos malpermesate konstrui en tiaj zonoj. Kial tio ne estis decidita antaŭe ? Ĉu necesis morto de homoj?

 

    La du fenomenoj ne estas kompareblaj, en Ĉinio etas tropikaj fenomenoj, sed en Francio ne, kaj tropikaj tempestoj (ciklonoj) ĉiam estas pli fortaj ol kutimaj tempestoj okazintaj laŭ la latitudo de Eŭropo, pro la pli granda entenanta energio.

 

    Okazas en Francio ankaŭ, ke ĉe bordo de rivero oni ne priatentas, intence aŭ ne, zonojn kiuj estas inundeblaj zonoj kaj tie, oni konstruas domojn pli malpli bone protektatajn de digoj kaj okazas ofte, ke kiam etas riveraltiĝo pli altnivela ol kutime, la akvofluo fariĝas pli potenca kaj ofte okazas rompiĝo de la digoj kaj katastrofa inundo de la konstruitaj inundeblaj zonoj.

 

    Tio konfirmas al mi mian opinion, ke homoj estas malfortaj antaŭ la naturo-potenco, ke neniam ili gajnos provante lukti kontraŭ la naturon. Kontraŭ naturo, ĉiam necesas fari kompromison, ĉiam la naturo reprenos siajn rajtojn (kiu havas forton havas rajtonZ).

 

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng