2010-08-30 de ZHANG LIXIN
 Infanoj vizitas Hungaran Pavilonon. |
|
 Laboranto rigardas la "bluan kopion" faritan de la infanoj. |
La 21an de aǔgusto invitite de Hungario 50 infanoj el Yushu, regiono trafita de la terura tertremo, vizitis Hungaran Pavilonon en ŜME. Tie okazis konkurso de murskribaĉoj "Hungario en mia koro" kaj la infanoj manifestis siajn dezirojn pri la nova vivo en la pentraĵoj.
Infanoj priskribis naivan kaj riĉan imagon en la konkurso: ĉielskrapantoj sub sunbrilo, man-en-mane hungaraj infanoj, arbara paradizo... La verkaĵoj ne sole montras belan Hungarion en la koro de la infanoj, sed ankaǔ sopiron pri feliĉa vivo post rekonstruado en Yushu. Iu knabino skribis tibet-lingve kaj han-lingve: "Ni estas kune ĉiam!"
Por bonvenigi la tagon de la Hungara Pavilono, Hungario aranĝis diversajn aktivadojn por la infanoj el Yushu. Ili povis ĉeesti la vesperon "urbo kaj muziko" tiutage kaj du-semajnan forumon pri hungara arto. La pavilono esperis, ke la infanoj kiuj venis de fora loko povos percepti la varmon de la hungaroj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|