La 29an de aǔgusto fermiĝis la 20a internacia biera festo en Qingdao post 16 ĝojegaj tagoj. La organizanto en la gazetara konferenco okazinta samtage diris, ke dum la festo la urbo akceptis entute 3.3 milionojn da homfojoj en- kaj eksterlandaj, kaj ili konsumis 1007 tunojn da biero. Pli ol 95 mil alilandaj turistoj venis al Qingdao, kiu rekordis en la historio de la biera festo.