Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gastoj el Ruslando al la Esperanto-urbo
2010-08-31

    Dum mallonga tempo multon vidi, sperti: tio sukcesis al la 15-membra grupo el Ruslando. Per la organiza helpo de la Interkultura Centro Herzberg (Zsófia Kóródy, Peter Zilvar kaj pluraj klubanoj) la gastoj ricevis gvidatan urborigardadon, vizitis la Esperanto-Centron (bibliotekon, arkivon), havis komunan vespermanĝon, tranoktis favorkondiĉe, ĝuis bonetosan, bongustan matenmanĝon preparitan de lokaj Esperanto-amikoj, vizitis la Zamenhof-monumenton, la kastelon kaj la Esperanto-ekspozicion.

 

    Jam tiu mallonga tempo sufiĉis por interesaj interparoloj, amikiĝo. Karaj geamikoj, havu pluan sukcesan rondvojaĝon en Eŭropo kun multaj belaj travivaĵoj -- kaj vizitu nin denove, pli longe! Jen memorfotoj en nia albumo.

 


Alveno al la Interkultura Centro Herzberg 

 


Petro Zilvar prezentas la Esperanto-Centron, bibliotekon kaj arkivon al la gastoj.

 


Komuna vespermanĝo en greka restoracio -- la Esperanto-salato bone gustas! 

 


Zamenhof allogas la vesperajn vizitantojn. 

 


Komuna matenmanĝo kun ICH-organizantoj kaj lokaj klubanoj: tempo por babilado, rakontoj, informinterŝanĝo

 


Otto Kern gvidas la grupon al la kastelo kaj rakontas pri la Welf-oj, germana historio, ktp.

 


Elektronika gvidsistemo aldonas multajn informojn pri la kastelo, historio, arkitekturo al scivolemuloj. 

 


Ekspozicio pri Esperanto kaj Zamenhof en la supra etaĝo de la kastela muzeo allogas la Esperanto-amikojn.

 


Herzbergaj kaj rusiaj organizantoj adiaŭas kaj planas pluajn estontajn kontaktojn. 

 


Ĝis revido, karaj geamikoj! Dankon Svetlana pro la bona organiza laboro kaj ebligo al la grupo tiun viziton al la Esperanto-urbo! 

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

.

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng