Mi legis en aŭstra taggazeto, ke 15-jara ĉinino Tao Yi Bru estis en la 30a de aǔgusto la 2-miliona gasto en Aŭstra Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Ŝi ricevis de la EU-ministrino pri Eksterlandaj Aferoj Catherine ASHTON kaj de la aŭstra ekspozicia gvidantino Birgit MUHR ruĝ-blank-ruĝan florbukedon.