Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Interesa renkontiĝo en Ĉinio
2010-08-31

    En la 22-a de aŭgusto okazis en Dandong, nordorienta Ĉinio la 6-a E-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio (EKNIMĈ), en kiu la kongresanoj ĝuas la amikecon de Esperantujo, jen:

 


En EKNIMĈ kongresanoj celebris la 88-an naskiĝtagon por la du longvivuloj, nome eksvicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio Laŭlum (dekstre) kaj eksprezidanto de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio Li Sen.  

 


Eksvicprezidanto de ILEI Ronald·J·Glossop el Usono lernigas Esperanton al la knabo dum kongresa paŭzo.

 


 Kongresanino subskribas en la naskiĝkarto al Li Sen.

 


Eksvicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo Zou Guoxiang (dekstre) manpremas Li Sen (maldekstre), eksprezidanton de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio. 

 


Prezidanto de Komisiono pri Azia E-Movado s-ro Teruhiro SASAKI el Japanio interparolis kun s-ro Zhu Mingyi, antaŭa vicĉefsekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo  

 


Kongresano Wang Yun, kiu funkciigis fremdlingvan lernejon en Wafangdian, Dalian-urbo, kune kun siaj edzino kaj 6-jara filino, la plej juna kongresano.

 


Eksprezidanto de KAEM kaj eksestrarano de UEA s-ro Hori Yasuo (dekstre) kuraĝigas al e-istoj parkere kanti la himnon "La Espero".

 
 
EPĈ-anoj en la kongresejo
 


S-ro Yasuo montras sian veston kun vortoj "La 50-a Tohoku-Kongreso de Esperanto". 

 


La Ĉina Fervojista Esperanto-Asociodonacas pentraĵojn al la Loka Komitato de la Kongreso. 

 

Redaktoroj: Chen Ji k Jin Chenxi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng