2010-08-31
 Jyotiraditya Scindia, la barata ministro pri la politikaj aferoj sub la komerca ministro en parolado |
|
 Ĉina vicministro pri komercoj Chen Jian en parolado |
|
 Barataj dancistoj prezentas tradician kathak-dancon. |
La 18-an de aŭgusto la Barata Pavilono solenis sian pavilonan tagon, en la oficiala ceremonio en la Centro de Monda Ekspozicio partoprenis kaj parolis la barata ministro pri la politikaj aferoj sub la komerca ministerio Jyotiraditya Scindia kaj ĉina vicministro pri komercoj Chen Jian.
Chen Jian diris, ke en ŜME la Barata Pavilono kun fortaj trajtoj prezentis la brilan kulturon kaj interesan kreivon, kaj profunde impresis la vizitantojn el diversaj landoj. Li emfazis, ke Ĉinio kaj Barato estas gravaj najbaraj landoj, ili ambaŭ estas grandaj disvolviĝantaj landoj. Enirinte en la novan jarcenton la rilatoj inter la du landoj rapide disvolviĝis kaj jam superis la kategorion de duflankaj rilatoj. La rapida disvolviĝo de iliaj interrilatoj havas signifojn ne nur tutgloban sed ankaŭ la strategian.
Scindia diris, ke Barato kaj Ĉinio ambaŭ estas antikvaj kulturaj landoj, kaj la kultura interŝanĝo de la du popoloj datiĝis de tre malproksima antikveco. Hodiaŭ la interesoj inter la du landoj senprecedence strikte interligiĝas, kaj estas kredeble, ke en la estonteco interligiĝos ankaŭ disvolvaj celoj pri socio kaj ekonomio de la du landoj.
La Barata Pavilono kun la temo “Urbo kaj harmonio” situas en la Zono A, en kiu vizitantoj per la video “Tempa Tunelo” povas sperti la tradician kulturon, scienc-teknikan disvolviĝon en moderna tempo kaj kunfandiĝo de urbo kaj kamparo.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|