2010-08-31
de CHEN JI
 S-ro Teruhiro SASAKI en parolado en la malferma ceremonio de EKNIMĈ |
|
 SASAKI akceptas intervjuon de El Popola Ĉinio. |
En interkona vespero en la 6-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio (EKNIMĈ) en Dandong mi renkontis s-ron Teruhiro SASAKI, nove elektitan prezidanton de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado sub UEA. Dum nia interparolado mi trovis, ke Sasaki povas kompreni la konversacion en ĉinoj, post mia plua demando, mi inforimiĝis, ke li antaŭ dudek jaroj eklernis la ĉinan lingvon, kaj pro tio li konatiĝis kaj geedziĝis kun sia ĉina edzino. “Mi estas duon-ĉino kaj duon-japano,” afabla Sasaki ridante ŝercis. Ĉiujare li kaj lia edzino venis la Pekino por trapasigi la printempan feston kun la bogepatroj. En la paŭzo dum la kongreso tiu "duon-ĉina kaj duon-japana" prezidanto akceptis mian intervujon kaj prezentis al mi siajn pripensojn pri la E-movado.
El Popola Ĉinio: Antaŭ nelonge ni informiĝis, ke vi prezidantiĝis en la 6-a Azia Kongreso en Mongolio. Gratulon al vi, kaj kio estas via plano ?
S-ro Sasaki: Al ĉi tiu demando por mi estas tre malfacile respondi. Mi estis nur profesoro en malvasta scienca mondo. Kvankam mi estas malforta, tamen mi volas fari ĉion, kio estas ebla por pliriĉiĝo de tutazia Esperantujo. Nunaj membroj de KAEM estas tre bonaj, ke ili povas plenumi sian taskon ĉe sia ofico. Ni kune devas subite elplanadi programojn de la agado de KAEM dum 3 jaroj.
El Popola Ĉinio: Laŭ vi kio estas la plej serioza problemo en disvastigado de E-o en Azio? Kiel solvi la problemon?
S-ro Sasaki : Antaŭjuĝo al Esperanto ĉe ambaŭ flankoj, kaj ĉe Esperantistoj kaj ĉe neesperantistoj. La unuaj pensas, ke la bona lingvo disvastiĝos spontane sen iu ajn ekstera forto. La aliaj tute ne bezonas Esperanton, sentante, ke sufiĉas lerni la anglan lingvon. Por solvi tion Esperantistoj mem devas profunde senti bonecon de Esperanto kaj samtempe altigi sian lingvokapablon de Esperanto. Nur konvinkiĝinte pri la boneco, oni povas transdoni la bonon al aliaj najbaroj. Por altigi sian nivelon de la lingvo, oni devas trovi najbarojn por instrui ĝin al ili. Kiel dirite, “Instrui estas lerni”. Najbaroj troviĝas sur la sama tereno, kiel vi vivas. Se lernanto estas sola, tiam li povas esti dorlotita. Estas pli bone, ke da lernantoj estu kelke pli ol du, por ke ili povu kaj konkurenci kaj helpi reciproke. Kiu lernis la elementan gramtatikon, tiu tuj devas trovi najbarojn por instrui al ili ĝin por certigi sian scion. Kiel diris Konfuceo, “Se vi lernas ion kaj konstante metas ĝin en praktikon, ĉu tio ne estas plezuro?”Ni devas serioze preni la vorton devizo de nia agado. Dume ni ne estus ŝatata de najbaro, kiu ne volas lerni nian lingvon, tamen nepre iam venos amikoj de malproksime.
El Popola Ĉinio: Efektive en Azio troviĝas la fenomeno, ke la disvolvo de E-o en tiu regiono ne tiel ekvilibra, do kiel KAEM solvas la problemon?
S-ro Sasaki : En kelkaj landoj ne troviĝas eĉ unu esperantisto. Sed en tio neniu estas kulpa krom malfeliĉaj politikaj situacioj. Dank’ al aktiva agado de eksa prezidanto estas plantitaj la semoj en Laoso, Filipinoj, Kamboĝo kaj Indonezio. En Nepalo ofte okazas Himalaya renkontiĝo. Mongolio kaj Barato estas nun sufiĉe fortaj, ke ili povis sukcese okazigi Azian kongreson. En Taĝikio, Kazaĥio kaj Uzbekio, kvankam agadas malmulte da esperantistoj, tamen ilia lingvonivelo estas tre alta, ĉar ili heredas bonan tradicion de Sovetunia Esperantujo. Mi esperas, ke esperantistoj en antaŭenirantaj landoj, kiel Ĉinio, Vjetnamio, Izraelo, Koreio kaj Japanio, altigu sian lingvonivelon kaj riĉigu Esperantujon per esperantigitaj verkoj, tiel do montru al la aliaj brilan Esperantan trezoron. Kaj la Orienta parto de Rusio ankaŭ apartenas al KAEM. Mi estimas la altan nivelon de rusaj esperantistoj. En iama Rusujo naskiĝis nia Esperanto. Mi esperas, ke oni povu libere turnadi sin al rusaj Esperantistoj kun peto al ili por korektadi sian malneton, skribitan Esperante, dum oni ankoraŭ ne kutimiĝas al bona stilo de Esperanto. Nun en Turkio ofte okazadas kongresoj kaj kunsidoj. Mi esperas, ke turkaj samideanoj ankaŭ partoprenos en la sekva Azia kongreso en Izraelo. Mi tre kondolencas al Pakistano, kie okazis la katastrofa inundo. Tie agas aktive esperantistoj.
El Popola Ĉinio: Mi konas, ke via edzino estas ĉinino, kaj vi bone konas la ĉinan lingvon. Tial vi bone konas Ĉinion, kaj pri E-movado, ĉu vi ankoraŭ partoprenis aliajn E-renkontiĝojn en Ĉinio escepte de EKNIMĈ? Kiel vi taksas la E-movadon en Ĉinio?
S-ro Sasaki : Mi respektas ĉinajn esperantistojn, kies historio estas unu el idealaj modeloj de Esperanto- movado. Ekzemple, Ĵelezo kaj Tikos estis bonaj esperantistoj, kaj samtempe partoprenis en reformado de nacia lingvo. Li Shijun kaj Wang Chongfang tradukis ĉinajn klasikaĵojn en Esperanton. En ilia agado kunfandiĝas ambaŭ taskoj de internaciismo kaj naciismo. Mi estas ĉiam kortuŝata de ilia agado. Mi unuafoje partoprenis en la ĉina Esperanta kongreso. Mi estas tre feliĉa, ke mi povis renkontiĝi kun ĉinaj granduloj.
El Popola Ĉinio: Kiel KAEM akcelos la kunlaborojn de E-organizoj en aziaj landoj?
S-ro Sasaki : Antaŭ ĉio ni devas fortigi organizon ene de nia Komisiono. Por tio ni devas starigi klaran praktikeblan programon por KAEM.
El Popola Ĉinio: Se per unu frazo esprimi vian deziron al E-movado, kio ĝi estas? Kial?
S-ro Sasaki : Serioze agadu sur via propra tereno! Konstruu Esperantujon ĉirkaŭ vi mem.
Tiam vi jam estos bona membro de tutmonda Esperantujo.
|