La 30a de aǔgusto estis la tago de Hispana Pavilono en ŜME. Kiel unu el ĝiaj agadoj, trofeo de la Monda Pokalo de Federacio Internacia de Futbala Asocio (FIFA) gajnita de la hispana teamo en Sud-Afriko debutis en Hispana Pavilono. Post unu-taga eksponado la pokalo revenos al Hispanio kaj oni faros per ĝi enlandan turneon.